Hejmpaĝo

Kio estas
LingvoFestivalo?

Nuntempaj
Festivaloj


Historio

Gazetaro

Radio

Televido

Ligiloj

Kiel fari mem

Kontakto

Kiel Organizi.  Festivalaj Taskoj

instruantoj muzikistoj standoj retejestro dekoracioj statistikoj
volunteerteacher2.jpg (2949 bytes) volunteermusic.jpg (5490 bytes) volunteerbooth.jpg (4557 bytes) volunteerwebmaster.jpg (2888 bytes) volunteerdecoration.jpg (3409 bytes) volunteerstats.jpg (3310 bytes)
           
varbado operacioj post-festival
aktivaĵoj
ripozejo
por instruistoj
purigado aliaj
aferoj
volunteerpublicity.jpg (7179 bytes) volunteerschedule.jpg (3691 bytes) volunteerafter.jpg (4918 bytes) volunteerlounge.jpg (2565 bytes) volunteercleanup.jpg (5049 bytes) volunteerother.jpg (5005 bytes)

Jen parto de la retejo kiun mi kreis por starigi la LingvoFestivalon de la Universitato de Illinois en 1999.   Ĝi multe helpis al mi tiam, ĉar mi devis komuniki kun pli ol 70 instruantoj kaj multaj aliaj volontuloj por la LF.  La ĉefa avantaĝo de ĉi tiu retejo estas, ke ĉiu helpanto povis rapide vidi sian rolon kaj la rilaton kun la aliaj taskoj de la Lingva Festivalo.

 

 

 

 

Instruantoj

 volunteerteacher2.jpg (2949 bytes)

La plej grava rolo dum Lingva Festivalo estas tiu de la instruantoj.  Sen vi, la instruanto, Lingva Festivalo ne povas sukcesi.  Eble vi estas profesia instruisto pri lingvoj, sed eble vi neniam instruis lingvon.  Ne gravas.  La plejparto de la lingvoj dum la Festivalo ne estas kutime instruataj, do tiuj lingvoj ne havas profesiajn instruantojn.    Krome, la celo de via instruado ne estas lernigi la lingvon ĝisfunde ekde la komenco, sed prezenti vian lingvon, instruante partojn el ĝi por, ke poste viaj gelernantoj pli interesĝu pri via lingvo, aŭ pri aliaj lingvoj ĝenerale.  Via rolo similas tiun de turista gvidanto.  Vi montros la urbon kiel ĉiĉerono kaj ne kiel historisto de la Universitato de Harvard!  Do, se vi parolas lingvon grandan aŭ malgrandan, konatan aŭ nekonatan, bonvolu instrui vian lingvon dum la Lingva Festivalo (LF).  Vi neniam forgesos tiun tre bonan sperton, kaj viaj gelernantoj neniam forgesos vin.

Ni parolu iomete pri via instrua laboro.  Via celo estas prezenti vian lingvon en tempodaŭro de proksimume 40 minutoj, laŭ interesa aŭ amuza maniero al ĝenerala publiko.  Via kurseto estas mallonga kaj vi havos nur tempon paroleti iomete pri kie oni parolas vian lingvon, pri la historia parenceco de ĝi, pri du aŭ tri gramatikaj punktoj; pri kelkaj utilaj frazoj, ktp.  Eble ĉe la fino de via leciono, viaj ĉeestantoj povos diri "Bonan tagon," aŭ "Ĉu vi ŝatas ĉokoladon," aŭ eĉ "Mi amas vin!"

Vi adaptos vian lecionon al ĝenerala publiko kiu konsistos eble el junaj studentoj, maljunaj studentoj, lingvisto, avo kaj avino, tri matematikistoj, du tajloroj, du bakistoj kun siaj junaj infanoj, kaj ambasadoro el malproksima lando.   Vi trovos manierojn ĉiam variigi la lecionon por, ke ĝi estu interesa al la plejparto de la ĉeestantoj.

Ni helpos al vi fari vian lecionon por la Lingva Festivalo.  Kontaktu vian lokan Lingvan Festivalon por scii kiam okazas la specialan trejnadon por vi.

 

Supren.

 

 

Internacia Muzikantoj

volunteermusic.jpg (5490 bytes)

 

Ĉu vi kantas en afrika lingvo?  Ĉu vi dancas sudamerike?  Ĉu vi estas membro de grupo kiu kantas fremdlingve?  Aŭ eble vi ludas muzikinstrumenton el Azio aŭ el alia mondoparto?  Dum Lingva Festivalo vi havos oportunon muziki fremdlingve.

Kiel muzikisto aŭ muzikanto via tasko estos kontribui al la ĝenerala etoso de la festivalo.  Kvankam via rolo ne ĉefas, ĉar ĉefroloj apartenas al la lingvaj instruantoj, vi tamen plivigligas la festivalan fonon kaj helpos al la kursgvidantoj ludi siajn rolojn.  Vi estos la salo kaj la pipro por la lingvaj ĉefpladoj de la festivalo.

Unu grava tasko de la muzikantoj estas ludi, kanti aŭ danci dum la paŭzoj de la lingvaj kursoj.  Tio signifas, ke vi komencos ludi tuj ĉe la fina minuto de la lingvaj kursoj, kaj ke vi daŭros tiun ludon precize dek minutojn.  Alivorte, vi komencos muziki je la 40a minuto, kaj finludos je la 50a.  Ekludante je la 40a minuto, vi bone signalas al la kursoprenantoj kaj al la instruantoj, ke la kurso vere finiĝas.  Via ludado, kvazaŭ vekhorloĝo, helpos organizi la festivalon.    La kursgvidantoj dankos al vi pro la rememorigo pri kursofino, kaj la ĉeestantoj dankos al vi pro via bela, alloga internacia muziko.

Vi ludos nur dek minutojn, ĉar vi scias, ke la ĉeestantoj de la Lingva Festivalo estas tie por lerni lingvojn, kaj ke ili bezonos tempon por elekti sekvan kurson.  Do, donu al ili tiujn dek minutojn inter la 50a kaj la 60a minutoj, por ke ili povu kontroli la horaron kiu enhavas la kursojn kaj instrulokojn.  Unu horon poste refoje je la 40a minuto, vi aŭ aliaj muzikantoj havos alian oportunon ludi vekhorloĝon kaj estosigi la festivalon.

La dua rolo de la muzikantoj estas fari koncertetojn for de la lernoĉambrejo.  Tiu muziko ne konkurencos la kursojn pri lingvoj, ĉar la celo de la Lingva Festivalo estas instrui lingvojn.  Do, la koncertetoj povos aparte okazi, ekzemple, inter la 10a minuto kaj la 30a minutoj en apuda ĉambro kie espereble samloke estas la internaciaj standoj.  Tiamaniere, malfruiĝintoj, antstataŭ eniri en klasĉambron, atendos por aŭskulti vin kaj eble vizitos standojn.  Vi kontribuos al la sukceso de la lingva instruado ĉar vi internacie etosigas tiun standejon.

Tria ebla rolo de muzikanto estas partopreni grandan spektaklon.  Tiu spektako NE okazos dum la festivalo, ĉar ĝi ne rilatas la celon de ĝi.  Tamen eblas aranĝi koncerton aŭ spektaklon antaŭ aŭ post la Lingva Festivalo.  Ekzemple, se la LF okazas sabate kaj dimanĉe, eble vendrede povas okazi la koncerto.  Dum la koncerto la organizantoj povas varbi por la LF kiu okazos la sekvan tagon, disdonante foliojn, ekzemple, de la lingvoj kiuj instruiĝos tiam.  Posta aranĝo, vespere aŭ post unu semajno, ankaŭ eblas.  Alivorte, koncertanoj invitas al LF, aŭ la LF-anoj invitas al koncerto.   Tio estos tre bela kaj efika kunlaboro.

Por volontule partopreni muzikan eron de LF, bonvolu kontakti vian lokan organizanton.

 

Supren.

 

 

Standoj

 volunteerbooth.jpg (4557 bytes)

 

Lingvaj Festivaloj bonvenigas asociojn kaj firmaojn kiuj volas lupreni standojn dum la festivalo.  Internaciaj organizoj, librovendejoj de fremdlingvaj libroj, lokaj kluboj, vojaĝagentejoj, firmaoj kaj asocioj kiuj volas partopreni internacian agadon, lingvolernejoj, asocioj de lingvaj instruistoj, ambasadejoj, landaj turismaj organizoj, ktp. estas bonvenaj.  Ankaŭ bonvenaj estas asocioj kiuj rilatas komunikadon eĉ se tiu komunikado ne rilatas fremdajn lingvojn, ekzemple, brajla asocio, manlingva asocio, aŭ eĉ klubo de radio-amatoroj.

Kvankam LF bonvenigas standojn, ne forgesu ke la ĉefa afero de LF estas la instruado de la lingvoj.  Ĉio en LF organizgihas ĉirkaŭ la kursoj pri fremdaj lingvoj.

Por rezervi standon, bonvolu kontakti vian lokan organizanton.

 

Supren.

 

 

Retejestro

 volunteerwebmaster.jpg (2888 bytes)

 

Via tasko estas prepari la retpaĝaron por la Lingva Festivalo.  Kelkaj festivaloj ne havas tian retpaĝaron pro la fakto, ke ili ne havas kompetenulon por fari la retejon.  Sed la retaj paĝoj povas multe helpi organizi la LF.

Vi scias, ke estas grave fari allogan hejmpaĝon, kiu samtempe klare komunikas kie kaj kiam okazos nia festivalo.  Vi ankaŭ scias, ke estos tre utila se vi povos meti la tutan horaron de la LF sur la interreton.  Tiamaniere ĉiuj instruantoj kaj ĉiuj ĉeestantoj scios, kie kaj kiam ĉiu lingvokurseto okazos.

Por vidi ekzemplojn de retejoj por LF, bonvolu iri al Nuntempaj Festivaloj, kaj musklaku sur la bluaj ligiloj.   Por vidi la retpaĝaron kiun Dennis Keefe kreis por estri la Usonan LF de 1999, iru al Usona LF (en la angla).

Se vi volas starigi la retejon por la LF, bonvolu kontakti vian lokan organizanton.

 

Supren.

 

 

Dekoracioj

 volunteerdecoration.jpg (3409 bytes)

 

Se vi volas helpi dekoracii la ejon de la LF, vi estas tre bonvena.  Ene de la klasĉambroj, la instruantoj prizorgos la dekoracion sur la muro kie okazas la instruado, sed sur la aliaj tri muroj, estas via tasko plibeligi ilin.  La instruada muro shanghos por ĉiu kurseto.  En la ĉina kurso estos ĉinajhoj, en la turka kurso turkajhoj, ktp.  La aliaj tri muroj, viaj, la dekoracio restos same dum la tuta festivalo.

Krom la enklasĉambra dekoracio, estas la tre grava eksterklasĉambra.  La dekoracio en la festivalejo ege gravas ĉar ĉiuj kiuj venos al la LF vidos kaj ĝuos ĝin daŭre kaj longe.

Eble vi povos simple dekoracii, utiligante flagojn de diversaj landoj.  Alia ideo estas trovi allongajn vojaĝ-afiŝoj.  Kelkfoje eĉ ĵurnaloj kun fremdlingvaj skribaĵoj utilas.  Grandaj literoj aŭ ideogramoj el diversaj lingvoj se ili estas tre grandaj povos helpi dekoracii, etosigante la festivalejon.  Demandu al la instruantoj ĉu ili havas materialon.  Aliaj eblaj fontoj estas vojaĝ-agentejoj, bibliotekoj, internaciaj studentoj, kulturaj centroj, ktp.

Eble vi povos kontakti ambasadejojn kiuj volonte helpos vin.  Ĉiaokaze, vi ĉiam zorgos pri la varieco, ĉar ne estas la festivalo de unu lando kaj unu lingvo; estas la festivalo de ĉiuj lingvoj.

Ekstere ankaŭ eblas dekoracii, sed oni devas certiĝi, ke oni havas la rajton aŭ permerson por fari tion.

Por respondeci pri la dekoraciado, bonvolu kontakti vian lokan organizanton.

 

Supren.

 

 

Statistikoj

 volunteerstats.jpg (3310 bytes)

 

Via tasko estas nombri la ĉeestantojn en ĉiu lingvokurso.   La laboro estas simpla.  Vi rondiras de unu klasĉambro al alia, malfermas diskrete la pordon, kaj nombras la ĉeestantaron.  Vi faros la nombradon, ni diru, 15 aŭ 20 minutojn post la komenco de la kurso.  Estos multe da kursoj samtempe, do vi bezonos dek aŭ pliajn minutojn por fari la tuton. 

Por la nombrado, vi simple utiligas la horaron de LF, kiu listigas la lingvokursetojn kune kun la horo kaj la loko.  En malgranda spaco apude, vi skribas la nombron da ĉeestantoj.  Poste, vi adiciias la kvanton da ĉeestantoj kaj vi montras vian informon al la estro de la LF.  Vidu ekzemplon de la LF de Tours, Francio.  Vi ne bezonas reiri al la klasĉambroj.  Unufoja nombrado sufiĉas.

Via tasko nombri la kursanojn estas grava por LF.  Per tiuj statistikoj ni povos pli bone plani por venontaj jaroj.  Ekzemple, ni povos doni pli grandajn klasĉambrojn al la lingvoj kiuj estas la plej popularaj.  Krome, ni povos prepari la liston de la plej ofte vizitatj lingvoj.  Aldone al tio, ni havos verajn statistikojn kiujn ni povos doni al la amaskomunikiloj kaj kiujn ni povos meti en la dosieron por varbi en sekvaj jaroj.

Por partopreni kiel statistikanto, bonvolu kontakti vian lokan organizanton.

 

Supren.

 

 

Varbado, Reklamado
kaj Publikaj Rilatoj

volunteerpublicity.jpg (7179 bytes)

 

Via tasko estas informi la tutan urbon pri la venonta Lingva Festivalo. Vi scias, ke la LF sukcesos nur se multe da personoj ekscios pri ĝi, kaj venos por partopreni.  Vi kontaktos ĉefe ĵurnalojn, radiostaciojn, kaj la televidon.  Depende de la cirkonstancoj, vi povas kontakti ne nur lokajn sed ankaŭ naciajn amaskomunikilojn.  La lasta festivalo kiun mi organizis en Francio vidiĝis en multe da radiaj kaj televidaj stacioj ne nur en la loka urbo sed ankaŭ en naciaj radiaj kaj televidaj stacioj.  Oni raportis pri la LF en Francio, sed ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj kaj eĉ en Afriko!  Vidu raporton pri la LF de Tours sur la televido TF1 kun Claire Chazal de Francio.

Alia parto de via laboro estas varbi rekte kaj nerekte por altiri lokajn loĝantojn.  En Usono kaj Francio ni utiligis afiŝojn, anoncojn, leterojn al lernejoj; kaj alion por venigi ilin.

En multaj lokoj, afiŝoj ege helpas altiri ĉeestantojn, kaj vi povas starigi sistemon por meti ilin en diversaj partoj de la urbo.   En la urbo Tours por la granda LF de 1997, ni metis centojn da ili tra la tuta urbo (ekzemplo: supra parto, malsupra parto).   Multege el ili estis sur la dekoj de afish-tabuloj de la universtiato.  Aliajn ni sendis al lernejoj.  Multe da butikoj volonte metis la afishon en la montrofenestron.  Tiuj afishoj estis en la formato A-3, sed ni ankaŭ faris aliajn pli malgrandaj kaj blank-nigraj, formatoj A-4 (ekzemplo),  A-5 kaj A-6, kiujn ni poste metis sur veturilojn kiuj parkighis proksime de la festivalejo.

Por helpi organizi la varbadon kaj publikajn rilatojn, bonvolu kontakti vian lokan organizanton.

Supren.

 

 

Operacioj

 volunteerschedule.jpg (3691 bytes)

Via tasko estas duflanka.  Unuflanke vi hore kaj minute akuratigas la festivalon.  Aliflanke, vi vidigas la festivalan horaron (ekzemplo) ĉie, kaj klare vidigas la nomojn de la klasĉambroj kune kun la alirejoj al la klasĉambroj.

Via tasko nemalhaveblas por la sukceso de la festivalo.  Kursetoj devas komenciĝi kaj finiĝi ĝustatempe.  Kelkaj instruantoj, kiel mi mem, facile forgesis la horon.  Do, unu parto el via rolo estas malfermi la pordon de ĉiu klasĉambro je la 40a minuto kaj diri al la instruanto, ke estas la momento fini la kurson.  Tion la kursgvidanto komprenas, ĉar la sekva instruanto bezonos tiujn 20 minutojn inter la 40a kaj 60a minutoj por prepari sian kurson en la klasĉambro.  Via rolo gravas, sed ne estu tro serioza, ĉar la etoso de la festivalo devas resti ĝojiga.

Alia flanko de via laboro estas la metado de la afiŝoj kun la horaro ĉie kie eblas por, ke ĉiuj festivalanoj rapide vidu kie kaj kiam troviĝas ĉiu leciono de la LF. 

Vi povas meti la afiŝojn de la horaro en la sekvaj lokoj: ĉe ĉiu enirpordo de ĉiu klasĉambro, en ĉiu klasĉambro, en granda formato ĉe la enirejoj de la fesivalejo, en malgranda formato ĉe ĉiu stando, en malgranda formato en la manoj de ĉiu instruanto, ktp.  Alia eblo estas fari fotokopiojn kaj disdoni la horaron al ĉiu nova venanto en la festivalejon.  Ofte lastminute estas ŝanĝoj, sed tiuj maloftaj, lastminutaj ŝanĝoj metiĝos sur la granda murhoraro kiu troviĝas ĉe la centra estro-stando de la LF.

Por helpi organizi la varbadon kaj publikajn rilatojn, bonvolu kontakti vian lokan organizanton.

 

Supren.

 

 

Postfestivaj Aktivaĵoj
 

volunteerafter.jpg (4918 bytes)

 

Via tasko estas helpi organizi postfestivalajn aktivaĵojn.  Ekzemploj de postaj aktivaĵoj povas esti:  internaciaj filmoj, lingvaj kursoj por daŭri la lernadon de Esperanto kaj de aliaj lingvoj. 

Por helpi organizi postfestivalajn aktivaĵojn, bonvolu kontakti vian lokan organizanton.

 

Supren.

 

 

Ripozejo de la Instruantoj

 

 volunteerlounge.jpg (2565 bytes)

 

Via tasko estas trovi trankvilan lokon en la festivalejo kie la instruantoj kaj festivalaj volontuloj povos ripozi, kaj eble trinketi kafon aŭ teon, kaj manĝeti iometi.  Kelkaj seĝoj kaj tabloj estas ĉio kio estas bezonata krom la manĝaĵoj.

Por helpi organizi la ripozejon por instruantoj, bonvolu kontakti vian lokan organizanton.

 

Supren.

 

Clean Up

 volunteercleanup.jpg (5049 bytes)

 

Por partopreni la purigadon de la festivalejo post la LF, bonvolu kontakti vian lokan organizanton.

Supren.

 

 

Other

volunteerother.jpg (5005 bytes)

 

Se vi havas aliajn ideojn kiuj povas esti utilaj al la LF,  bonvolu kontakti vian lokan organizanton.

 

 

Supren.
 

Dennis Keefe, Copyright 1999
last updated 18an de novembro, 2007

 

 

Supren

Reiri al Hejmpaĝo

 

   
  Ĝisdatigita la 18an de Novembro, 2006