Ĉu vi volas instrui
dum la Lingva Festivalo?

 
Al Hejmpagxo

Por Instrui

Horaro

Festivalejo

Historio

ILEI

UEA

LinguaFest.info

Kontaku:

Se vi estos ĉe la ILEI Konferenco en Ranzan, Japanio, vi povos instrui vian lingvon.

Por la Konferenco en Ranzan, bonvolu sendi al mi, Dennis Keefe, mesaĝon, kaj poste mi listigos viajn nomon kaj lingvon sur nia retejo en la rubriko Horaro.

Dum la konferenco, se vi ne antaŭe instruis en Lingva Festivalo, mi donos al vi mallongan trejnadon, per kiu vi sukcese prezentos vian lingvon.

Via kurseto daŭros nur 25 minutojn, iom pli mallonge ol dum granda publika Lingva Festivalo.

Konsideru vian lecionon kiel ĝeneralan prezentadon de via lingvo.  Eble parolu ĝin dum unu aŭ du minutoj por montri al la publiko la sonojn, ritmon, kaj muzikon de via lingvo.

Poste, eble diri kie oni parolas ĝin.  Ofte la publiko pensas, ke se estas unu lando, estas unu lingvo, do montru kie via lingvo paroliĝas.

Estas multe da ebloj por posta instruado: interesa gramatikaĵo, io interesa pri la skribmaniero, io pri la sistemoj de afiksoj, aŭ vortordo, ekzemple.

Kelkaj utilaj frazoj estas bonvenaj.  Kiel oni diras Bonan tagon aŭ Mi nomiĝas. . . , aŭ Mi amas vin!  ekzemple.

Kutime mi uzas la lastajn minutojn por demandi al la ĉeestantoj kion ili volas diri en mia lingvo.  Tiu demandado multe plaĉas al ili.

Mi donos pli da detaloj pri instruado poste, sed memoru, ke estas VIA kurseto.  Faru ĉion kion vi volas, prezentante vian lingvon.  Originalaj, kreivaj ideoj estas bonvenaj!

 

 

Kontaku:

Dennis Keefe organizanto de la ILEI Lingva Festivalo
Aida Cizikaite, Organizanto de ILEI Konferenco
Tieko Isikawa Loka Organizanto de la ILEI Konferenco
 

Ĝisdatigita la 1an de Marto, 2007