ILEI Lingva Festivalo,
la 13an de Aŭgusto,2007
Ranzan, Japanio

 
Hejmpagxo

Por Instrui

Horaro

Festivalejo

Historio

ILEI

UEA

LinguaFest.info

Kontaku:

LINGVA FESTIVALO DUM LA 40-a ILEI-KONFERENCO

 

Lingvo estas la rimedo per kiu oni ekkonas mondon kaj respeguligas siajn pensojn al la aliaj. Plej verŝajne ne ekszistas pli interesa kaj pli mistera mondo, ol mondo de lingvoj. Ni ĉiuj jam rimarkis, ke la samajn aferojn oni vortigas diversmaniere, depende de la lingvo. Tamen, estas bezonata ankaŭ ponto inter multaj esprimeblecoj.

Almenaŭ dum lingvaj festivaloj, kiuj okazas en diversaj e-aranĝoj, taskon de tiu ponto plenumas Esperanto. Tre bone, se ni havas eblecon aranĝi lingvan festivalon kvazaŭ donacon de esperantistoj al la loka publiko. Tiukaze la lokaj loĝantoj ne nur ĝuas la buntecon de la lingva mondo, sed ankaŭ vidas la valoron de la Zamenhofa lingvo.

Tre interesaj estas lingvaj festivaloj, kiuj daŭras dum kelkaj tagoj, ekzemple Ĉielarko en Ĉeboksari en Ruslando, kaj la originala lingva festivalo de Tours, Francio, nomata LinguaFest. Tamen valoras la penon dedici ankaŭ duontagon dum iu alia e-aranĝo, se ni havas spektantojn. ILEI jam dum kelkaj konferencoj klopodis havi la festivalon kaj ĉiam ili estis sukcesaj. Kompreneble, ili estas ĉiam malsamaj, depende de la lokaj kondiĉoj.

Ankaŭ dum la 40-a ILEI konferenco en Ranzan, Japanio okazos Festivalo de lingvoj.  Laŭ programo ĝi estas antaŭvidata la 13an de aŭgusto, posttagmeze.

Kio estas la festivalo? La LF estas donaco de esperantistoj instruistoj kaj aliaj partoprenantoj de la 40-a ILEI-konferenco al urbanoj kaj tio estas iuspeca kunlaboro de ILEI kun urba komunumo. Tiamaniere ILEI volas danki lokajn gravulojn pro la apogo de la konferenco. Ĝuste pro tio LF estos anticipe anoncita, senpaga, libere vizitebla aranĝo dedicita al lokanoj.

Kie okazos la festivalo? En Ranzan, Japanio

Kiu partoprenos en la festivalo?. Unuflanke diverslandaj esperantistoj, partoprenantoj de la 40-a ILEI-konferenco prezentos siajn lingvojn.  Aliflanke: lokaj loĝantoj, kiuj povus ĝui prezentojn kaj konatiĝi kun diversaj lingvoj kaj plivastigi siajn interkulturajn konojn.

Kiel funkcios la festivalo? La LF similos al foiro de interesoj, kie prezenti sian landon kaj sian lingvon, estos invitataj ĉiuj partoprenantoj de la 40-a ILEI-konferenco. Ĉiu prezentanto havos 25 minutojn ĉe speciale aranĝita stando kaj rajtos prezenti sian lingvon laŭ sia bontrovo. Eblas tute simple prezenti, eblas uzi lumbildojn, komputilan projekciilon, veni vestita per naciaj vestaĵoj, kunporti naciajn manĝojn, aŭskultigi nacian muzikon, naciajn dancojn kaj multon, multon pli.

Kiel aligi al la festivalo? La LF estas organizota de ILEI, do en la elektronika aŭ papera aliĝilo bonvolu noti, kiun lingvon Vi emus prezenti kaj kiujn ilojn Vi bezonas. Al la LF ne necesas alixgi, se Vi volas nur spekti ĝin.

Kiel kontakti organizantojn? Vi estas bonvena skribi al Dennis Keefe, Aida Cizikaite, Tieko Isikawa

NE PERDU ŜANCON PREZENTI VIAN IDENTECON AL VASTA MONDO!

 

Supren

 

Kontaku:

Dennis Keefe Organizanto de la ILEI Lingva Festivalo
Aida Cizikaite, Organizanto de ILEI Konferenco
Tieko Isikawa Loka Organizanto de la ILEI Konferenco
 

Ĝisdatigita la 5an de Junio, 2007