|
|
![]() Nun, vi povas organizi LingvoFeston en via urbo! Interreta artikoleto verkita de Dennis Keefe Kiaj lokoj taŭgas por LingvoFesto? Kian grandecon havas la lernoĉambroj? Kiom da tempo daŭras la tuta Festivalo?
Kie uzi LingvoFeston por helpi al la disvastigo de ĉiaj lingvoj inkluzive Esperanton? Mi povas imagi multajn situaciojn en kiuj vi povas starigi LingvoFeston. Jen kelkaj: Unue, Tuj post la Universala Kongreso de Esperanto por montri al la publiko de la kongresurbo kaj kongreslando, ke Esperanto ne estas kontraŭ iu ajn nacilingvo. La starigo de tia LingvoFesto estus unu el la plej bonaj reklamoj kaj propogandiloj en la lastaj jaroj. Post aŭ dum ĉiaspecaj internaciaj aranĝoj. Ekzemple oni povas organizi LingvoFeston por skoltoj dum sia internacia jarkunveno. Same oni povas fari similon por multspecaj internaciaj kongresoj. Somere, ĉe la plaĝo por, ke la feriantoj povu ekkoni aliajn somerulojn el malsamaj landoj. Post- aŭ dumfestivale kiel kromaktivaĵo en alispeca kulturaranĝo. Ekzemple, dum aŭ post internacia dancfestivalo, la dancistoj el la diversaj landoj povos montri siajn lingvojn al la publiko pere de LingvoFesteto. Same por filmfestivaloj, teatrofestivaloj, pupteatrofestivalo, kaj ĉiaspecaj festivaloj. Ĉe la komenco de lernojaro por montri la lingvojn instruatajn en universitato. Ekzemple ĉe mia universitato de Illinois en Usono, mi proponis LingvoFeston por montri la lingvojn instruatajn tie (inter ili, la ĉinan, japanan, hebrean, latinan, grekan, hindan, sanskritan, persan, hausan, lingalan, svahilan, volofan, kaj multajn aliajn). Dum lernojaro la internacia gelernantoj aŭ gestudentoj de iu ajn lernejo aŭ universitato povas starigi LingvoFeston por montri al la nacilandanoj kaj samlernejanoj siajn lingvojn kaj kulturojn. Semajnfine en vilaĝo por spicigi la vivon de la lokanoj. Ekzemple baldaŭ en Francio, la Asocio LinguaFestą 37 faros minifestivalo por iu urbeto en la regiono. En internacia esperanta domo por montri al neesperantaj nacilingvanoj kiuj loĝas proksime, ke Esperanto ne estas grupo de personoj kiuj malakceptas la aliajn lingvojn. En elementa lernejo por montri al la tre junaj gelernantoj ke lingvolernado povas esti amuza. En loka esperanta klubo (aŭ apude en lernejo se ne estas sufixe da spaco) por montri la intereson de Esperantistoj al aliaj lingvoj, kaj por trovi novajn gelernantojn de Esperanto.
Por uzi la nomon LingvoFeston, vi devas havi minimume 10 lingvojn. Se estas malpli ol 10 lingvoj, la publiko havas malpli da elektebleco. Ju pli da lingvoj, des pli bone!
Tio dependas de via loko, sed sciu ke ĉia kaj ĉiu lingvo rajtas partopreni en la Festivalo. Ne gravas ĉu la lingvo estas ofte aŭ neofte instruata, ĉu multaj aŭ malmultaj da personoj parolas ĝin, ĉu ĝi estas viva aŭ morta, konata aŭ nekonata, artefarita aŭ natura. Unu celo de LingvoFesto estas montri lingvan diversecon, do vi povas akcepti ĉiajn lingvojn kiujn vi trovas.
Leciono devas daŭri mallongan tempon. En niaj unuaj festivaloj ni neniam instruis lecionon pli ol 40 minutojn. Tiu mallonga daŭro estas la fundamento sur kiu la tuta festivalo baziĝas. Se la leciono daŭrus tro da tempo, multaj problemetoj ekestus. Ekzemple, kelkaj gelernantoj komencus antaŭfine eliri kaj tio malhelpus la evoluon de la koncerna leciono. Aliaj gelernontoj kiuj atendus ekstere por la venonta leciono laciĝus kaj aŭ finfine enirus la klasĉambron interrompante la lecionon aŭ reirus hejmoj pro la tro longa atendotempo.
Antaŭ ĉio sciu ke la plejparto de niaj kursoj estas gvidataj de neprofesiaj instruantoj. Preskaŭ ĉiuj el ili neniam instruis sian propran lingvon. Tio kompreniĝas per la fakto ke multegaj lingvoj de LingvoFesto estas aŭ neniam instruataj aŭ malofte instruataj surloke. Do por sukcesigi vian LingvoFeston vi ne bezonas personojn kiuj profesie instruas lingvon. Tion dirinte, mi pensas, ke por la ofte instruataj lingvoj, kiaj la angla, germana, hispana, franca kaj aliaj, se vi povos trovi profesiajn instruistojn des pli bone, sed la profesiulo devas repensi pri kiamaniere instrui ĉar estas granda diferenco inter minileciono de LingvoFesto kaj tutjara kurso en lernejo! Por la neistruataj lingvoj, mi ne povas priskribi idealan kursgvidanton, sed mi povas listigi kelkajn trajtojn kiuj ŝajnas rilati al la sukceso de la minileciono. Unue, la persono kiu instruas ŝatas sian lingvon kaj deziras ekkonigi ĝin al aliaj personoj. Due, kursgvidanto eble kapablas aktori iomete. Trie, li aŭ ŝi estas fleksebla kaj ŝatas uzi diversajn metodojn. Ĉiuj, kaj spertuloj kaj nespertuloj, laŭ mi, bezonas informon pri kiamaniere sukcesigi mallongan lecionon ĉefe pro tio, ke LingvoFesta kurso ne similas tradician enlernejan lecionon. En alia parto mi priskribos la lecionojn mem, por ke vi povu sukcesigi la instruadon.
Kiaj lokoj taŭgas por LingvoFesto? La ĉefa trajto de la loko estas ke ĝi enhavas aron da klasĉambroj aŭ kunvenĉambroj. Depende de la Festivalo, 5,10, aŭ 15 klasĉambroj sufiĉas. Do vi povas uzi lernejon, universitaton, grandan kulturcentron, kaj eĉ kongresejon. Estus ankaŭ bone se disponeblus granda salono kie vi povas meti standojn, ekspozicion, aŭ muzikistojn. Tiu aldona parto helpas spicigi kaj variigi la Festivalon. Rememoru, tamen, ke LingvoFesto estas kaj restos lingva kaj lingvaĵa. Standoj, ekspozicioj, dancado, muziko, kaj similaj ne estas la kerno de la Festivalo; ili estas kromaktivaĵoj kiuj ekzistas nur por helpeti enkadrigi, spicigi, kaj vigligi la lingvan parton.
Kian grandecon havas la lernoĉambroj? Ili povas esti grandaj aŭ malgrandaj. En la LingvoFesto de la urbo Tours en Francio, la plej malgranda el la 14 ĉambroj de la 1 Festivalo 1996 havis 10 sidlokojn dum la plej granda proksimume 100. En la malgrandaj ĉambroj ni metis aŭ nekonatajn lingvojn aŭ instruantojn kiuj preferis instrui nur malgrandan grupon. Kutime la klasĉambroj en lernejo estas pli homogenaj ol tiuj de la 1996a Festivalo. Ekzemple ili ciŭj povas enteni 30 aŭ 40 gelernantojn. Se vi havas tian lokon, via planado por la Festivalo estos pli simpla, ĉar vi povas meti iun ajn kurseton en iun ajn klasĉambron. Aliflanke, se viaj ĉambroj havas malsaman grandecon, vi devas pripensi kiun lingvon meti en kiun lokon.
Kiom da tempo daŭras la tuta Festivalo? Tio dependas de viaj lokaj cirkonstancoj. En 1995 LingvoFesto okazis inter la 10a kaj 20a sabate, do 10 horojn. En 1996 ĝi okazis sabate kaj dimanĉe, daŭrante 18 horojn. En 1997 ĝi daŭros 22 horojn. Se ni havus pli da instruantoj kaj iom da subteno de la urbodomo (ĝis nun, neniom), la Festivalo povus daŭri tutan semajnon, kaj eĉ pli longe ĉar estas multe da intereso en la publiko. Do, granda festivalo povas daŭri longan tempon, sed minifestivalon, ekzemple Festivalo por urbeto aŭ kvartalo povas esti afero de nur kelkaj horoj. En unu Festivalo, ke LinguaFestą 37 faros en kvartalo de la urbo Tours en Francio, la daŭro estos nur 6 horojn, inter la 14a kaj kaj 20a sabate.
|
|
| Ĝisdatigita la 30an de Auĝusto, 2006 |