|
|
Kiel fari mem LingvoFestivalon
Tabulo kun la fulmokursoj de la usona LingvoFestivalo ĉe la Universitato de Illinois, 1999, 65 lingvoj, 154 fulmokursoj
Por vidi retpaĝon, kiun mi verkis kaj utiligis por organizi la LingvoFestivalon de la Universitato de Illinois, alklaku Usonan LingvoFestivalon. Angle Esperante. Por vidi originan retartikolon de Dennis Keefe, alklaku Kiel organizi LingvoFestivalon. Esperante Por vidi la ĝeneralan retpaĝon kiu ŝparis al mi multege da tempo kaj laboro musklaku Usonan Retpaĝaron. Angle Vidu ankauh, chefe angle, la paghon kiun mi verkis por klarigi la taskojn (instruado, muziko, statistiko, retpagharo, purigado, ktp) Taska Retpagho, Usono 1999 Komentoj: Starigi LingvoFestivalon povas esti grandskala tasko. En la tria LingvoFestivalo de Tours, kiun mi estris, estis pli ol 300 volontuloj kiuj faris ion dum la Festivalo. Pli ol cent personoj instruis la 85 lingvojn. Proksimume 120 muzikis internacie, kaj aliaj 100 personoj zorgis pri la standoj. Mi ne rekomendas, ke vi komencu grandskale. Mi ankaŭ organizis minifestivalojn en kiuj estis nur deko da lingvoj, kaj nur deko da personoj kiuj agis dum la festivalo. Komencante malgrande donos al vi oportunon lerni kiel pli kaj pli bone aranĝi pli grandajn festivalojn. En ĉi tiu parto de la retpaĝaro por LingvoFestivaloj, mi detalos kiamaniere vi mem povos starigi LingvoFestivalon en via urbo. En la verkota gvidlibro, mi donos al vi ideojn kiujn vi povos utiligi por aranĝi LingvoFestivalon. Gvidantoj de LingvoFestivaloj devas bone pripensi: Kio okazos antaŭe. Kio okazos dum. Kaj kio okazos poste. La gvidlibro, kiun mi poste espereble eldonos papere, ne estas leĝaro aŭ regularo por sukcesa LingvoFestivalo. Eble tiuj ideoj kaj konsiloj helpos al vi, sed finfine la sukcesigo de festivalo dependas rekte de la lokaj kondiĉoj. Ĝi dependas de la volontuleco, la loka registaro, la socia klimato, kaj multe da iliaj faktoroj. Ne hezitu kontakti min persone se vi volos helpon. Mi respondos, kiel ĉiam, al ĉiaj demandoj pri LingvoFestivalo. Por kontakti min, alklaku Kontakto. Artikoleto, kiun mi verkis en 1996 kaj modifis post la usona LingvoFestivalo en 1999, por instigi al Esperantistoj okazigi LingvoFestivalojn troviĝas musklakante sur Kiel organizi LingvoFestivalon.
|
|
| Ĝisdatigita la 30an de Auĝusto, 2006 |