|
|
Retpaĝaro por Trejnado de Instruantoj -- Usona Lingvofestivalo
La unua LingvoFestivalo de Usono komencis relative grandskale kun pli ol 60 lingvoj. Dum la LingvoFestivaloj de Tours en 1995, 1996, kaj 1997, mi nur komencis utiligi la interreton por helpi iomete la organizadon. Aliflanke, en Usono, mi starigis le interreton ĉe la centron de la organizado -- kaj por la komunikado kaj por la listigo de kursoj kaj por la senpapera trejnado. Sen interreto, mi tute ne kapablus starigi LingvoFestivalon tiel grandan tiam. Sed bonŝance, la Universitato de Illinois estas tre avangarda rilate komputilojn kaj telekomunikadon en la 90aj jaroj. Ĉiuj studentoj jam havis interreton kaj regule uzis ĝin kaj por oficialaj kursoj kaj por persona uzo. Tial mi decidis meti la trejnadon sur retpaĝaron por, ke ĉiuj instruantoj havu pli bonan ideon kiamaniere fari fulmokurson. Por vidi tiun trejnan materialon de tiu tempo, musklaku Training Course -- ĝi estas en la angla lingvo. Post iom da tempo, mi esperas reverki novan surretan kurseton por la preparo de novaj instruantoj de LingvoFestivalo.
|
|
| Ĝisdatigita la 2an de Septembro, 2006 |