Hejmpaĝo

Kio estas
LingvoFestivalo?

Nuntempaj
Festivaloj


Historio

Gazetaro

Televido

Ligiloj

Kiel fari mem

Kontakto

Lingva Festivalo
Vasteras, Svedio

(la 14an de oktobro, 2006)

 

Lingva festivalo en Västerås (verkita de Haldo Vedin, redaktoro den Kelklinie pri…)

Sabaton la 14-an de oktobro estis aranĝita duontagan Lingvan festivalon en la biblioteko de Västerås.

Ĉefa motoro estis Wim Posthuma kiu kun helpo de plejparte eksterlanddevenaj esperantistoj el preskaŭ la tuta lando sukcesis bonege prezenti grandan nombron da lingvoj el multaj diversaj mondopartoj.

El Norrköping venis kvar personoj nome Alf Wernersson, kiu ŝoforis, Shiromi kaj Wilhelm Ternborg kaj Haldo Vedin.

El tiuj Shiromi sendube estis la plej grava persono, ĉar ŝi estis "lingva amasadoro" por la singala lingvo, tasko kiun si brile plenumis.

Sur komputera ekrano kontinue estis montrataj informojn
pri ŝia hejmlando Sri Lanko kaj sur table ŝi prezentis manlaboraĵojn kaj kuketojn de tie.

Sur tabulo troviĝis la singala alfabeto kaj aliaj informoj pri la lingvo, kiu cetere estas iom parenca al la sveda, ĉar ambaŭ estas indoiranaj lingvoj laŭ moderna terminaro. Kun helpo de Wilhelm ŝi ankaŭ respondis al demandoj pri la lingvo kaj sia hejmlando.

Dum la tago ankaŭ okazis diversaj distraĵoj. Tri malsamaĝaj grupoj el Bolivio prezentis muzik - kaj dancprogramojn kaj grupo da pensiuloj el Västerås dancis square-dancojn el Usono.

La por ni bone konataj Jomart kaj Nataŝa kantis kaj ludis kaj kvaropo da junaj virinoj el Kazaĥio dancis. La lingvisto
Tuomo Grundström interese prelegis pri diferencoj inter finn-ugraj kaj nordgermanaj lingvoj.

Estis tre interese viziti la tablojn de la ĉirkaŭ dudek lingvoj reprezentitaj. Mi persone kun granda ĝojo povis konstati ke la "lingva ambasadoro" por la latva estis Margarita Želve el Rïga kiu bone konas miajn (kaj niajn) malnovajn amikojn Saulcerïte Neilande, Aristïds Mediņš, Alïda Zigmunde kaj Zigfrids
Poļaks.

Kiel konstatis la estro de ABF en Västerås dum la malfermo tia lingva festivalo signifas multon por krei intereson pri aliaj lingvoj kaj kulturoj. Wim Posthuma havos grandan honoron el la bona aranĝo.

Stadsbiblioteket
14 oktober 2006
Siri, Beatrix kaj Martin (Sinhala) Shiromi (Ĉina) Puff kaj Ĝin 6

 


Supren

Reiri al Gazetaro