Hejmpaĝo

Kio estas
LingvoFestivalo?

Nuntempaj
Festivaloj


Historio

Gazetaro

Televido

Ligiloj

Kiel fari mem

Kontakto

Lingva Festivalo
de Odessa, Ukrainio

(de Tatjana Auderskaja, 2006)

 

Lingva Festivalo “Cxielarko de Lingoj” okazis en Odessa la 25-26-an de februaro 2006. Jam trian fojon gxin okazigas Odesa junulara Esperanto-klubo „Verdajxo“; nun kun la subteno de Departamentoj pri junularaj aferoj kaqj Departamento pri Euxropa integrigxo de la Urba Konsilio.

Antaux kla festivalo estis eldonitaj kaj disvastigitaj tra la urbo, en lernejoj kaj universitatoj 1000 koloraj afisxoj pri la Festivalo, kun logotipo de nia junulara klubo. Okazis pres-konferenco por lokaj jxurnalistoj, kie estis prezentita la estonta Festivalo, dedicxita al Internacia Tago de Gepatra Lingvo – la 21-a de februaro. Bonkoincide, la Festivalo okazis ankuax dun la SIA – Semajno de Internacia Amikeco.

Dum la Festivalo estis prezentitaj 24 lingvoj: araba, armena, bulgara, chehxa, cxina, devangari (skribsistemo hindia), Esperanto, gagauza, germana, greka, hispana, ibanag (lingvo de tribo nord-filipina), indonezia, itala, japana, korea, latina, malaja, moldava, persa, pola, rumana, skota gaela, vjetnama.

La solenan inauxguron partoprenis kun salutoj kaj bondeziroj la konsuloj, rezidantaj en Odessa: tiuj de Rumanio, Pollando, Rusio, kaj ankaux estro de Unuigita Araba Kultura Centro. Kaj poste komencigxis vera festo de lingvoj. Kiel bunta cxielarko, diverskoloraj nacikostumoj ravis la okulojn, dum la odoroj de diversaj naciaj pladoj tiklis nazojn, kaj delikataj sonoj de cxina, vjetnama, malaja muziko karesis niajn orelojn.

La lingvojn prezentis anoj de naci-kulturaj societoj, kiuj rezidas en Odessa (interalie, la plej multnacia urbo de Ukrainio – cxe ni logxas reprezentantoj de 133 nacioj!), studentoj de Odesaj universitatoj, apartaj reprezentantoj de kelkaj lingvoj. La publikon konsistigis plejparte odesaj lernejanoj kaj studentoj, kaj simple interesemuloj. La impresoj de la publiko kaj de lingvaj reprezentantoj estis samaj : “Bonege!“.

Malgraux la strecxa antauxbalota atmosfero en Odessa, la arangxon vizitis aro de jxurnalistoj, kaj pri gxi informis 3 lokaj TV-kanaloj kaj kelkaj gazetoj.

Dua tago de la festo estis dedicxita al Konkurso de poliglotoj de lernejaj kaj studentaj teamoj kaj granda (3,5-hora!) Internacia koncerto.

La Konkursojn de poliglotoj partoprenis 11 lernejanaj kaj 7 studentaj teamoj; inter studentoj kun granda diferenco (27 poentoj kontraux 21 de la dua loko) gajnis teamo de junulara E-klubo „Verdajxo“.

Kaj la krono de la tago estis Internacia Koncerto! Ni auxskultis kantojn en la lingvoj armena, irlanda, germana, pola, franca, itala, angla, cxehxa, moldava, kazahxa, belorusa, cxina; spektis dancojn hindiajn, cxinan, grekan, germanan; kaj ankaux ni gxuis italajn skecxojn kaj ruslingvan 10-minutan surscenigon de grekaj mitoj kaj la tuta „Iliado“ far studentoj de Medicina Universitato. Kiel sciate, medicinistoj studas latinan lingvon; do, la rolo kaj situo de la Ahxila tendeno estis bone figurita en tiu skecxo. Estis prezentita ankaux malaja popola luktarto.

Entute la Festivalon dum 2 tagoj vizitis cx. 1000 personoj. La tria Festivalo de Lingvoj estis la plej majesta kaj grandskala el cxiuj okazintaj en Odessa. Ni esperas, ke la sekva estos ecx pli impona, kaj eble ni ecx povos inviti gastojn el eksterlando. Sed dume ni plene kontentas pri la jxus okazinta bunta kaj gaja evento.

 

                                                        Tatjana Auderskaja

                                                gvidantino de junulara E-klubo „Verdajxo”

                                                ODESSA,  Ukrainio

 


Supren

Reiri al Gazetaro