
Hejmpaĝo
Kio estas
LingvoFestivalo?
Nuntempaj
Festivaloj
Historio
Gazetaro
Televido
Ligiloj
Kiel fari
mem
Kontakto
 |
Lingva Festivalo
Campinas
(Brazila Esperantisto,
2006)
Semajno Suda Stelaro
100 jaroj de la unua Esperanto-grupo de Brazilo
Antaŭ cent jaroj, je la 17a de Marto 1906, fondiĝis en Campinas la unua
Esperanto-klubo de Brazilo, Suda Stelaro. Kadre de tiu grava jubileo de
nia landa movado, ĉi-jare la urbo estas ekzemple la sidejo de la 41a
Brazila Kongreso de Esperanto, krom multaj aliaj datrevenaj omaĝoj,
konsulteblaj ĉe
http://www.esperanto.cc/centenario .
En la lasta Marto, por precize signi la centjariĝon, okazis en la
Universitato de Campinas (Unicamp) la evento Semajno Suda Stelaro,
organizita de la studenta Esperanto-grupo de Unicamp kaj de Kultura
Centro de Esperanto – Campinas. Konsistanta el festivalo kun prelegoj
pri lingvoj kaj pri pluraj aspektoj de Esperanto, filatela ekspozicio
kaj malfermo de novaj Esperanto-kursoj en Unicamp, la evento reprezentis
gravan dialogon kun la universitata medio.
Lingva Festivalo
Kun la temo Esperanto kaj Lingva Diverseco, dum du tagoj la aŭditorio de
la Centra Biblioteko Cesar Lattes gastigis la lingvan festivalon de
Semajno Suda Stelaro. Ĝi konsistis el sume 14 prelegoj, el kiuj kvar
temis pri diversaj aspektoj de Esperanto kaj la ceteraj pri fulma
prezento de dek malsamaj lingvoj, fare de invititaj instruistoj de la
Centro de Lernado de Lingvoj kaj de la Instituto pri Studoj de la
Lingvaĵo de Unicamp.
En la unua tago, la 16an de Marto, oficiale malfermis la eventon
salutparoladoj de David Bianchini, prezidanto de KCE, Maria Cecília
Fraga, direktorino de la Centro de Lingvoj de Unicamp kaj Jimes Vasco
Milanez, nome de la studenta Esperanto-grupo de Unicamp. Tuj sekvis
prelego de David Bianchini pri la ĉeftemo, “Esperanto e Diversidade
Lingüística”, analizante la historion de lingva hegemonio kaj ties
efikojn kaj komparante la pozitivan rolon de neŭtrala pontlingvo por pli
racia scenejo de lingvolernado. Scenejo en kiu ĉiu lernu ne trudatan
komunikilon, sed la ŝatatajn aŭ vere bezonatajn lingvojn (ekzemple, por
loĝado en alia lando aŭ studado de ĝia kulturo).
Laŭ malsamaj vidpunktoj, kvin lingvoj, kulturoj kaj rilataj temoj estis
prezentitaj en la unua tago: germana (Michael Barth), hispana (Silvia
Poblete Castro), rusa (Nivaldo dos Santos), ĉina (Hsu Su Chiao) kaj
franca (Rosa Maria Nery). Dum la prelego pri la germana pritraktis
ekzemple oportunojn pri studado en Germanio, ĉe la hispana estis
reliefigitaj la trompaj mesaĝoj kiuj kutime akompanas lingvan
propagandon kaj la malfacila vivo de enmigrintoj en Hispanio. Plue, la
preleganto de la rusa faris tre klarigan paroladon pri la historio de
Rusio; ĉu vi sciis ekzemple ke tradicie la rusa nobelaro kutimis paroli
ne ruse, sed france? Sekvis prezento de la ĉina lingvo, la historio de
la ideogramoj kaj interaga ludo kun la publiko pri la signifo de kelkaj
bazaj simboloj, kaj fine la invitita instruistino de la franca elmontris
helpe de retpaĝo kelkajn kaŝitajn kulturajn aspektojn malantaŭ lingva
uzado.
Fermis la programon de la unua tago prelego pri “O Desafio das Línguas”,
fare de Ismael Mattos Andrade Ávila, tradukinto al la portugala de la
samnoma libro de Claude Piron. Inter la nerefuteblaj faktoj prezentitaj
pri la tradukaj kostoj ĉe internaciaj organizaĵoj kaj pri ceteraj
flankoj de komunikaj malfacilaĵoj, aparte kaptis la atenton de la
spektantoj trafa interaga elmontro de la bremsa efiko de esceptoj en la
lernado. Volontuloj el la publiko devis apartigi ludkartojn laŭ
esceptoplenaj reguloj postulantaj multe da mensa energio, kaj poste laŭ
klara “nigraj maldekstren, ruĝaj dekstren”. Simpla, sed tre bildiga
ekzemplo kiu certe restis en ĉies memoroj.
La programo de la 17a de Marto 2006, la jubilea tago, estis same riĉa.
Malferme estis projekciita la dokumentario “Esperanto: Respeito em Todas
as Línguas”, de Eduardo Garcez. Tuj poste sekvis la ĉefprelego, de James
Rezende Piton, pri la cent jaroj de la fondiĝo de la unua
Esperanto-klubo de Brazilo: “Suda Stelaro, uma ONG na Campinas de 1906”;
James, kiu jam de pli ol jardeko kolektas informojn kaj verkas libron
pri la temo, prezentos specialan prelegon pri Suda Stelaro kaj ties
pioniroj dum la internacia simpozio de la 41a BKE.
Pliaj kvin lingvoprezentoj okazis en la dua tago: japana (Fumiko Takasu),
angla (Thelma Eloísa de Oliveira), brazilaj indiĝenaj lingvoj (Frantomé
Pacheco), latina (Marcos Aurélio Pereira) kaj itala (Regina Célia da
Silva). Komence, ĉiuj povis lerni kelkajn bazajn esprimojn en la japana
(kun kelkaj subtekstoj rekte en Esperanto!) kaj konstati la similecon de
la strukturoj de Esperanto kaj de orientaj lingvoj, ekzemple ĉe
vortkunmetoj. Plian agrablan surprizon provizis la prelegantino de la
angla, kiu fine de sia prelego kantis en klara Esperanto kaj malkaŝis
esti lerninta Esperanton dum sia junaĝo; ŝi krome prelegis pri la
historio de la angla lingvo, kiu naskiĝis el ĝermana tribo veninta de
“angulo” de la nuntempa Nederlando. Same kaptis la atenton interesa
komparo de la preĝo “Patro Nia” laŭ la evoluo tra Old English, Middle
Engish, Early Modern English kaj Late Modern English.
Eksterordinaran scivolon vekis en la publiko la prelego pri brazilaj
indiĝenaj lingvoj. Per geografiaj kaj fonetikaj mapoj, la preleganto
klarigis la plurajn trunkojn kaj familiojn de la ceteraj lingvoj
parolataj en nia lando kaj aspektojn de la vivo de la indiĝenoj;
debatiĝis kun la publiko ankaŭ historiaj influoj inter indiĝenaj lingvoj
kaj la brazilportugala. Historie grava same estis la sekva prezento de
la latina lingvo, ties historio kaj loko en la hindeŭropa arbo; estis
aparte distingita la nuntempa plustudado en akademia medio disde la
eklezia uzo, kaj reliefigita la kultura utileco de ĝia lernado. La lasta
lingva prelego estis tiu de la itala, en la itala. Post la komenca miro,
la publiko sukcesis sufiĉe glate akompani la prelegon danke al uzo de
facilaj vortoj kaj klara prononco. Por fermi la festivalon, José Joaquín
Lunazzi faris prezenton pri “Esperanto: Presente e Futuro”, kun emfazo
pri la realo kiun esperantistoj jam ĝuas dum la mondo baraktas kun siaj
lingvaj problemoj.
La publiko ne estis tiel granda kiel dezirate, sed simila al tiuj de la
ordinaraj eventoj en la universitato. La vasta informado farita tamen
firmigas en oniaj mensoj la ideon ke Esperanto ekzistas, ke estas io
uzata kaj ke ĝi respektas la aliajn lingvojn, des pli danke al la reeĥoj
atingitaj, kiel tutpaĝa artikolo pri Esperanto en la ĵurnalo de la
universitato. La plej multaj invititaj prelegantoj de aliaj lingvoj
sintenis simpatie al Esperanto; la nura kiu ripetis kelkajn konatajn
mitojn estis la germano, sed kiu devis almenaŭ parte agnoski nescion
post kelkaj kontraŭargumentoj de ĉeestantaj esperantistoj. La kvar
Esperanto-prelegoj, spektitaj ankaŭ de kelkaj el la aliaj prelegantoj,
aliflanke provizis trafajn informojn kaj reprezentas plian paŝon por
sentabuigo de Esperanto en universitataj medioj. Certe ankaŭ pozitive
influas la kulturmalferma kaj propedeŭtika efiko de Esperanto, tra
kelkaj membroj de la studenta grupo kiuj interesiĝas ankaŭ pri aliaj
lingvoj instruataj en la universitato, kio helpis pavimi la vojon por la
evento. Konklude, la neta rezulto estas tre pozitiva kaj temas pri
imitinda iniciato en aliaj lokoj, kiel bonega vojo por establi kontakton
kun la universitata komunumo kaj precipe kun alilingvaj instruistoj.
Filatela ekspozicio kaj novaj kursoj de Esperanto
Sed ne nur el la lingva festivalo konsistis Semajno Suda Stelaro.
Ankoraŭ en la jubilea tago, la 17an de Marto, okazis vespere en la
enirhalo de la Centra Biblioteko César Lattes la malferma ceremonio de
la filatela nekonkursa ekspozicio “Suda Stelaro – 100 jaroj”, sub la
zorgoj de CTC – Centro Temático de Campinas kaj speciale de ĝia membro
kaj esperantisto James Rezende Piton. Kun la ĉeesto de reprezentantoj de
Correios, de CTC, de KCE kaj de EASP, dum la ceremonio estis lanĉita
oficiala memoriga poŝta stampo, kiu, krom la mencio pri la centjara
jubileo de la fondiĝo de Suda Stelaro, surhavas la vizaĝon de ties
pioniro João Keating. Kultura Centro de Esperanto krome lanĉis omaĝan
poŝtkarton, kiu estis uzita de la ĉeestantoj por dissendi salutojn
uzante la memorstampon. La poŝtkarto plu estas aĉetebla ĉe KCE.
La originala kalendaro antaŭvidis montradon dum unu semajno, tamen pro
la intereso de la publiko kaj de la biblioteko ĝi plu estis vizitebla
dum plia semajno; centoj da homoj preterpasas ĉiutage ties enirhalon kaj
multaj haltis dum momento por ĝui la ekspozicion. Inter la variaj
filatelaĵoj, elstaris la internacie premiita kolekto “Babelo estu
detruita!”, de James Rezende Piton; el la priskribo en la paĝaro de la
centjariĝo:
“Tra siaj 80 folioj, la kolekto priskribas la demandon pri internacia
komunikado, la solvojn proponitajn tra la jarcentoj kaj la historion de
Esperanto, kiel solvon kiu en la praktiko montriĝis aplikinda. La
vizitanto povos konatiĝi kun poŝtmarkoj, poŝtstampoj kaj poŝtaj tutaĵoj
(kartoj aŭ kovertoj kun surpresita afrankpovo), kiuj rakontas la vojon
kaj la strukturon de Esperanto.”
“Oni ankaŭ konstatos kiel lingvo kreita por faciligi pacon estis
atingita de militoj. Oni ekspozicios kelkajn tre rarajn filatelaĵojn,
kiel la francan poŝtan stampon kiu uziĝis nur dum kelkaj horoj en
Universala Kongreso, pro la deklaro de la Unua Mondmilito en la antaŭa
tago. Aŭ germanan korespondaĵon cenzuritan de nazioj, kiu montras ke la
simpla fakto, ke letero estis verkita en Esperanto, estis sufiĉa kialo
por resendi la leteron al la verkinto. Aŭ ankoraŭ kiel Esperanto estis
aplikata por ekhavi informojn pri homoj apartigitaj de la militoj.”
Laste, kiel tria parto de la festa semajno, estis malfermitaj novaj
kursoj de Esperanto en Unicamp, je du niveloj, sub respondeco de membroj
de la studenta grupo, kun sume 40 lernantoj en kvar klasoj. Harlen
Batagelo kaj Ricardo Dias Almeida gvidas enkondukajn (ekspresajn)
kursojn de kvin lecionoj, cele al informado kaj motivigo, dum Jimes
Vasco Milanez kaj Lucas Vignoli Reis gvidas bazajn kursojn de dek du
lecionoj, kiuj prezentas pli detale la lingvon. Jam de tri jaroj regule
okazas kursoj en Unicamp; temas pri neoficialaj kursoj, tamen kun
formala permeso pri uzo de la ĉambroj. Tri novaj klasoj de ekspresaj
kursoj estos malfermitaj en Majo.
Eĉ se jam finiĝis Semajno Suda Stelaro, vi ankoraŭ havas ŝancon
partopreni la festadon: venu al la 41a Brazila Kongreso de Esperanto, en
Julio, kaj ĝuu bonegan kongreson, plia omaĝo de la esperantistoj de
Campinas al niaj pioniroj.
Jimes Vasco Milanez
Supren
Reiri al
Gazetaro
|
|