Hejmpaĝo

Kio estas
LingvoFestivalo?

Nuntempaj
Festivaloj


Historio

Gazetaro

Televido

Ligiloj

Kiel fari mem

Kontakto

Lingva Festivalo
de Odessa, Ukrainio II

(de Tatjana Auderskaja, 2003)

 

22-23an de novembro 2003 en Odessa okazis II Lingva Festivalo “Cxielarko de lingvoj”.

La Festivalon organizis Odesa junulara Esperanto-klubo „Verdajxo” kun la helpo de Junulara departamento de l’ Urba Konsilio. Estis prezentitaj 18 lingvoj: araba, bulgara, cxehxa, Esperanto, germana, greka, hinda, hispana, itala, japana, kartvela, latina, persa, pola, rumana, rusa, ukraina, vjetnama; kaj ankaux okazis rakonto pri lingva politiko de Svislando. Preskaux cxiuj lingvoj estis prezentitaj kiel gepatraj lingvoj de la prezentantoj.

la prezentadoj okazis en unu el la plej belaj malnovaj palacoj de Odessa – Palaco de infanoj kaj studantaro, iam palaco de grafo Voroncov. Por la festo, la muroj estis ornamitaj de infanaj desegnajxoj kaj aforismoj pri lingvoj kaj lingvolernado.

Honoraj gastoj de la Festivalo estis Konsulo de Rumanio en Odessa Kornel Georgiasx, estrino de Junulara departamento de l’ Urba Konsilio Irina Semisxkur; estroj de naci-kulturaj asocioj: kartvela, greka, persa, rusa; katedrestroj de fremdaj lingvoj de odesaj universitatoj.

Dum buntaj lingvoprezentadoj la spektantoj povis konatigxi ne nur kun la lingvoj, sed ankaux kun naciaj kostumoj kaj flagoj de koncernaj landoj, kun ties naciaj muzikiloj (kaj ecx mem provi ludi ilin!), manfarajxoj, infanaj ludiloj; povis spekti videofilmojn, fotojn, gxui diversnaciajn kuirartojn... En la Palaco vere brilis Lingva Cxielarko!

La unua tago finigxis per Ronda Tablo, kie la organizantoj kaj reprezentantoj de la lingvoj, en varma amika etoso, cxe la tablo kun diversnaciaj mangxajxoj, intersxangxis opiniojn pri la jxus okazinta Festivalo kaj ideojn por la sekva. Reprezentantino de Italio, gast-profesorino de Odesa Nacia Universitato Rossana Lecchesi demandis, cxu cxie en Ukrainio estas tia granda intereso pri la lingvoj aux nur en Odessa. Ni supozas, ke Odessa ekde fondigxo estis internacia urbo, kaj tiun tradicion gxi konservas gxis nun.

En la dua tago, dimancxe, okazis konkursoj de poliglotoj de lernejaj kaj universitataj teamoj. En Odessa ekzistas pli ol 150 lernejaj kaj universitataj teamoj, kiuj ludas Intelektajn Ludojn. Do, ne mankis partoprenantoj de niaj konkursoj; konkuris 2 lernejaj kaj 7 studentaj teamoj. Gajnis teamoj „Gazonokosilka” el lernejo 121, kaj „Barmaglot”, kompilita de studentoj el kelkaj odesaj universitatoj. Estas agrable ke, kiam dum aud-konkurso sonis fonogramoj de E-aj kantoj, preskaux cxiuj teamoj gxuste difinis la lingvon.

Kaj finigxis la Lingva Festivalo per granda Internacia koncerto, kie dancojn, kantojn, skecxojn, poemojn prezentis niaj eksterlandaj amikoj, anoj de soci-kulturaj societoj de Odessa – studentoj, lernejanoj kaj ecx 5-jaraj infanoj el germanlingva infangxardeno cxe societo „Bavara Domo”.

Pri la Festivalo raportis 4 odesaj televidkanaloj, radi-FM-kompanio, kelkaj lokaj gazetoj. Vizitis gxin cx. 200-250 personoj.

                                                        Tatjana Auderskaja

                                                gvidantino de junulara E-klubo „Verdajxo”

                                                ODESSA,  Ukrainio


Supren

Reiri al Gazetaro