
Hejmpaĝo
Kio estas
LingvoFestivalo?
Nuntempaj
Festivaloj
Historio
Gazetaro
Televido
Ligiloj
Kiel fari
mem
Kontakto
 |
Lingva Festivalo
de Odessa, Ukrainio I
(de
Tatjana Auderskaja,
2001)
LINGVA FESTIVALO EN ODESSA
La 24-25-an de novembro, 2001 en Odessa (Ukrainio)
okazis Lingva Festivalo, dedicxita al la jaro de Lingvoj – 2001.
Gxi estas jam dua en Ukrainio LF (la unua okazis en
marto cxi-jare en Berdjansko). Nia klubanino Olga Gribovan partoprenis
TEJO-KER Seminarion en Budapesxto, dum kiu oni instruis, kiel prepari
Lingvajn Festivalojn, kaj uzante la ricevitajn sciojn, nia junulara
E-klubo „Verdajxo“ organizis LF en nia urbo.
Tiu festivalo, versxajne, estas unika, cxar gxi okazis
absolute sen kontribuo de ajnaj instancoj. Nek mone, nek per
„telefonpetoj al subuloj“ helpis oficialuloj; naci-kulturaj societoj,
krom kelkaj esceptoj, interkonsile decidis ne subteni nin kaj ne
partopreni la Festivalon, kiun organizas „iu neauxtoritata por ili
instanco“.
Nur 2 firmaoj donis al ni iujn kancelariajxojn por plej
modestaj premioj por prezentantoj de lingvoj kaj gajnintoj de konkurso
de poliglotoj. Sume tio konsistigis 160 gr, aux malpli ol 30 euxroj.
Sed la Festivalo ja okazis!
La tago 24-a de novembro estis la sola pluva tago en tiu
monato; tamen la urba lernejo numero 52 estis plensxtopita de homoj. Al
prezentado de 19 lingvoj venis cx. 200 infanoj el kelkaj urbaj lernejoj,
studentoj de Pedagogia Universitato kaj simple interesantoj pri lingvoj,
lingvemuloj.
Estis prezentitaj la lingvoj:
Araba, armena, cigana, cxehxa, Esperanto, franca,
gagauza, germana, greka, hebrea, hindi, hispana, itala, japana, jida,
persa, rumana, rusa, ukraina.
Post laboro, la lernejo organizis por cxiuj prezentantoj
Rondan Tablon kun abundaj ukrainiaj naciaj mangxajxoj; ankaux estis
prezentitaj dum LF arabaj kaj hindiaj naciaj mangxajxoj far studentoj de
Medicina Universitato.
Malgraux cxiuj niaj zorgoj kaj senesperoj, la Festivalo
igxis vera festo por lernantoj – bunta, vigla kaj gaja. La lernejo estis
bele ornamita per floroj, multkoloraj banderoloj kun la nomo „Lingva
Cxielarko“ kaj maksimoj pri lingvoj kaj amikeco inter popoloj. Sonis
diversnacia muziko dum prezentadoj en la klasoj kaj dum interrompoj en
la halo; ankaux en la halo staris videomagnetofono, kie oni povis vidi
registrajxojn de diversaj naciaj festoj.
Konkurso de poliglotoj fakte komencigxis dum la unua
tago, kiam lernantoj kuris de unu prezentado al alia, penante skribi en
pli multaj lingvoj la faman frazon de A. S. Pusxkin: “ Do, mi logxis
tiam en Odessa...“ (la lastan frazon de romano „Evgenij Onegin“).
Dua parto de la konkurso okazis la 25-an de novembro,
kiam 3 teamoj de poliglotoj solvadis taskojn similajn al nia fama
kvizoludo „Kio? Kie? Kiam?“.
Kaj finis la Festivalon Internacia Koncerto, kiun
partoprenis artaj kolektivoj de Junulara Kultura Centro, kiu helpis al
ni fari la tutan organizan laboron, de kelkaj urbaj lernejoj, de Greka
Kultura Asocio, kaj ankaux studentoj de Medicina Universitato el Arabaj
Emirejoj, Tunizio, Hindio, Palestino, Sirio, Gvineo, Nepalo, Sudano.
Nur ni scias pri niaj zorgoj kaj „nevideblaj al mondo
larmoj“. Sed sxajnas, ke por publiko la
Festivalo igxis vera festo de lingvoj, festo de
amikeco.
Tatjana Auderskaja,
gvidantino de
junulara Esperanto-klubo „Verdajxo“
Supren
Reiri al
Gazetaro
|
|