Hejmpaĝo

Kio estas
LingvoFestivalo?

Nuntempaj
Festivaloj


Historio

Gazetaro

Televido

Ligiloj

Kiel fari mem

Kontakto

LingvoFestivalo de Cxacxak, Jugoslavio

(de Sonja Petrovic, 25 Oktobro, 2001)

 

Grandan saluton!

Kiel antauxanoncite inter la 18-a kaj 21-a de oktobro en Cxacxak, Jugoslavio, okazis la unua lingva festivalo.

Festivalo estas iniciatita de SerbEJO (Serbia Esperantista Junulara Organizo) kaj organizita en kunlaboro inter esperantistoj kaj Civitana Parlamento de Cxacxak

La oficiala titolo estis “Balkana Lingva Festivalo” cxar laux origina ideo oni donis apartan atenton al lingvoj de Balkano.

Estis prezentitaj 18 lingvoj, 4 el ili havis ankaux standojn, kaj kadre de la festivalo oni povis krome vidi mirindan ekspozicion de prilingvaj libroj de la urba biblioteko, degusti bongustajn mangxajxojn el la tuta regiono dum promocio de “Balkana kuirlibro”, gxui la etoson dum koncerto de tutlande fama muzikgrupo “Balkanika” kaj partopreni ekskurson al mezepoka monakejaro en cxirkauxajxo de Cxacxak.

La prilingvajn prezentojn kaj standojn vidis preskaux 300 homoj, plejparte lernejanoj, kaj la kroman programon partoprenis pli ol 700 homoj.

Kaj nun, nur por interesitoj ;o), iom pli detale prikiel cxio fluis: - antaux la festivalo mem, kun du esperantistoj de Italio (jam septembre la urbon travojagxis Federico Breda, kaj kelkajn tagojn antaux la festivalo venis Gabrielo Corsetti) ni gastis en pluraj klasoj de la urbaj bazaj, mezaj kaj lingvaj (privataj) lernejoj kaj cxe loka televido, kio vekis grandan intereson cxegeknaboj kaj instruistoj - jxauxdvespere okaizs la unua oficiala programero de la festivalo

- malfermo de la ekspozicio kun vortaroj, lernolibroj k.s. pri 96 lingvoj kiujn diligente elfosis niaj du kunlaborantinoj en la biblioteko de Cxacxak; por trankvile trastudi tiun abundon de materialo ankaux hejme, la vizitantoj povis preni ankaux katalogon de la ekspozicio - vendrede matene la festivalo solene malfermigxis kaj sekvis 30 lingvo-prezentoj (6 foje po 30 minutoj, en 5 diversaj ejoj).

Tiu parto de la programo okazis cxe Teknika fakultato de Cxacxak, en kies halo estisstarigitaj ankaux lingvostandoj - vendredo vespero kaj “Balkana vespero”, neformala etoso, kantoj en diversaj lingvoj kaj mangxajxoj kiujn patrinoj, edzinoj, konatinoj k.s. de la organizantoj de la festivalo preparis laux receptoj kolektitaj dum la preparado de la arangxo, sendube restos en belamemoro de cxiuj cxeestantoj

- sabate matene montrigxis ke 2 horoj planitaj por ronda tablo pri metodoj de instruado de lingvoj estis tro mallongaj, sed, almenaux, viglaj diskutoj komencitaj tie estis montrilo kaj por organizantoj kaj por partoprenantoj kiom grandas bezono kaj interesopor la temo -

sabate posttagmeze venis ankoraux unu serio de 25 prezentoj; Esperanto entute estis prezentita 6-foje al pli ol 100 personoj kaj vekigxis granda intereso pri la kurso komencigxonta novembre - sabate vespere plenis la urba koncertejo, kaj per homoj, kaj per sonoj kaj instrumentoj de cxiuj partoj de Balkano: muzikis “Balkanika”-

dimancxe matene la organizantoj, helpantoj kaj lingvo-prezentintoj intersxangxis lauxdojn kaj kritikojn kaj komencigxis preparoj por la sekvontjara festivalo;

konkludigxis: la festivalo estis tre sukcesa por la unua fojo ecx ne konsiderante cxiujn aperintajn malfacilajxojn (ekz. nur vendrede unu sola el subvencipetatoj informis ke tamen venos iom da mono), mankis cxeesto de amaskomunikiloj dum la festivalo, estis rimarkebla hezitemo de urbanoj akcepti la arangxon sed ankaux kreskanta intereso - oni aldonu nur ankoraux ke estis tre gxojigaj kontaktoj kun du eminentuloj de Filologia fakultato en Beograd kiuj prezentis ‘klasikajn’ lingvoj,

Franca kaj Irana kultur-centroj kaj Goethe Instituto kaj certe niaj du eksterlandaj esperantistoj Gabrielo Corsetti (Italio) kaj Sasxo Sxivarov (Bulgario)

Mi uzas cxi-eblecon ankaux por gratuli al organizintoj de festivaloj kiuj okazis en Vasteros, Svedio, kaj Cxaboksari, Rusio, samtempe kun la nia :-)

Ev. Demandojn, komentojn, proponojn k.s. bv. sendi alsonja@i... aux radp@p... Eme vidi vin venontjare en Cxacxak kaj tre amike salutas,Sonja Petrovic

Supren

Reiri al Gazetaro