
Hejmpaĝo
Kio estas
LingvoFestivalo?
Nuntempaj
Festivaloj
Historio
Gazetaro
Televido
Ligiloj
Kiel fari
mem
Kontakto
 |
Lingva kaj Kultura Festivalo en Svedio
(En Eventoj, la 1an de decembro,
2000, verkita de Katerina Jevlampieva)
Lingva kaj Kultura Festivalo en Svedio
======================================
Inter 11-12. 11. 2000 en Aros Garden en Vasteras, Svedio
oksazis la I-a Lingva kaj Kultura Festivalo. Gxi estis organizita far
fortoj de lokaj esperantistoj kun subteno de lokaj asocioj de
enmigrantoj.
Dum la Festivalo estis prezentitaj 33 mondlingvoj
inkluzive du minoritatajn lingvojn de Svedio. La partoprenantoj multe
gxuis la programon de la Festivalo, kiu inkludis cxi-foje ne nur
tradiciajn koncertojn de naciaj dancoj kaj kantoj, sed ankaux tiom
interesan eron,kiel mangxoj de diversaj popoloj. Sian nacian kuirarton
prezentis por publiko kurdoj, grekoj kaj somalianoj. La Festivalo
kolektis multajn entuziasmajn lingvoambasadorojn de pluraj landoj, kiuj
firme decidis kunepretigi la festivalon por pli vasta publiko de cxiuj
interesigxantoj la sekvan jaron.
Katerina Jevlampieva
Rete: kat-jevl@forigu.cbx.ru
Supren
Reiri al
Gazetaro
|
|