
Hejmpaĝo
Kio estas
LingvoFestivalo?
Nuntempaj
Festivaloj
Historio
Gazetaro
Televido
Ligiloj
Kiel fari
mem
Kontakto
 |
Rekorda LingvoFesto: 67 lingvoj, 216
fulmkursoj, 2400 kursetanoj
(Heroldo, la 16an de majo, 1996)
La 16-an kaj 17-an de
marto okazis en Tours (Francio) la dua LingvoFesto, elpensita kaj
organizita de la usona esperantisto Dennis Keefe: eblis eklerni per
40-minuta fulmo-kurso pli ol 60 lingvojn plej diversajn. Entute
preskaŭ 2,400 gelernantoj sekvis ilin, trioble pli ol pasintjare.
Laŭorde, la plej multe
vizitataj kursetoj estis: tamtamo (la pertambura komuniksistemo en
Afriko), la mansigna lingvo (de surduloj), la itala, araba, japana,
bretona, kaj Esperanto. Eĉ en la kursoj, kiuj altiris nur dekon da
personoj, la entuziasmo kaj de lernantoj kaj de instruantoj estis
senteblaj.
Esperanto
Kiel lastjare;
Esperanto restis unu el la plej popularaj lingvoj, kun 67 gelernantoj,
el kiuj multaj esprimis la deziron daŭrigi la lernadon post la
festivalo. La instruanto, Dominique Baron, diris, ke, estis tre bona
sperto por li kaj ke la publiko faris multajn demandojn pri Esperanto je
la fino.
Krom la 12 klasĉambroj
disponeblis aparta ĉambrego por la standoj de internaciaj asocioj;
ambasadaj reprezentantoj; lingvolernejoj, k.s. La lokaj
Esperanto-asocioj havis du standojn kun multaj libroj kaj informoj pri
Esperanto. Krome, ĉe aparta tablo la du E-mondvojaĝantoj; Bruno kaj
Maryvonne Robineau; parolis pri sia libro (franclingva) “Al la renkonto
de la homa tero kaj ĝia vivo: ok jarojn da nomadismo ĉirkaŭ la mondo”:
tiun vojaĝon ili efektivigis ĉefe pere de Esperanto.
La celoj de la festivalo
Unu celo de la
festivalo estas doni eblecojn al iu ajn lingvo esti ekkonata, ĉar krom
la angla, franca, germana, k.a. konataj lingvoj, la plej parto de la
festivalaj kursetoj tuŝis lingvojn maloftege aŭ neniam instruataj en
lernejoj. Do, centoj da personoj ricevis sian unuan ekrigardon al
lingvoj; kiel ekz. Munukutuba; ukraina, kamboĝa, bulua, ktp.
Alia celo de la
festivalo estis doni al la Francoj eblecon ekkoni eksterlandanojn, kiuj
loĝas proksime al ili.
Instruado
La plejparto de la
instruantoj neniam instruis fremdlingvon; tamen iliaj gelernantoj estis
ege kontentaj pri la rezultoj. Kaj infanoj kaj plenkreskuloj diris, ke
ili multe ĝuis la kursojn kaj la ĝeneralan etoson de la festivalo kaj
volonte partoprenus ilin kelkfoje dum la jaro.
Tipa 40-minuta
fulmkurso konsistis el pluraj partoj: kutime la kursgvidanto komencis
per ekrigardo al la geografio; historio kaj kulturo de la lingvo; poste
utiligis plurajn metodetojn, por montri interesajn partojn de la lingvo;
de la gramatiko (ekz. Pri nekutima vortordo k.s. Multfoje li kantigis aŭ lernigis simplan poemon. ĉe la fino kelkaj disdonis poŝtmarkojn
kaj tipajn manĝaĵojn de siaj landoj. ĉiu kurseto havis sian surprizon!
Muzikaj grupetoj, speciale el Afriko kaj Sudameriko kantis dum paŭzoj.
Esperanto kiel trejnlingvo
Por prepari la pli ol
70 instruantojn, Dennis Keefe verkis mallongan gvidlibron “Trejnadolibro”,
en kiu li uzis plejparte Esperanton por la eksercoj, por montri;
kiamaniere gvidi la lecionojn de la festivalo. Neniu el la
kursgvidantoj plendis pri la uzo de Esperanto.
La partopreno estis
tute senpaga! Post ĉiu kurseto la instruanto disdonis ĉeest-kuponojn
kaj se iu ĉeestis almenaŭ 3 lingvokursetojn, li aŭ ŝi povis havi
specialan diplomon de “Malgranda multlingvulo”, por 6 – “Granda
multlingvulo”. Tiuj diplompoj estis ŝatataj ne nur de infanoj!
Frukto de longa laboro
La lingvofesto estas la
frukto de longa kunlaboro de Dennis Keefe kaj lia edzino Nadja. Dennis,
kiu travojaĝis 45 landojn kaj loĝis en kvar (Usono, Hispanio, Francio
kaj Germanio) ekhavis la ideon fari grandan lingvofeston post sia vizito
al J. Milton Cowan, iama estro de la lingvoprogramo por la usona armeo
dum la lasta parto de la Dua Mondmilito, kaj poste direktoro de la
lingvoprogramo de Cornell Universitato. “Mi kaj mia edzino vizitis
s-ron Cowan en Novjorko; por paroli pri lia filozofio de lingvoinstruado.
Li uzis personojn kiuj neniam instruis lingvon: tio helpis al mi pli
bone naski la ideon de Lingvofesto.” Laŭ Dennis: “mi pensas, ke
lingvofestivalo (kiun mi nomas ‘LinguaFest’) estas ideo, kies disvastiĝo
alvenas kaj ke post iom da jaroj okazos multaj tra la tuta mondo.
Lingvofesto konsciigas la personojn pri lingvaj problemoj. Kvankam mi
ne kreis tion por rekte antaŭenigi la internacian lingvon Esperanton,
la festivalo povas helpi Esperanton kaj aliajn minoritatajn lingvojn
esti iomete pli rekonataj. LingvoFesto estas nova, moderna ideo; kiu
meritas vivi longan fruktodonan vivon.”
Postnoto: sekve de la lingvofesto, unu semajnon poste
anonciĝis novaj Esperanto-lernantoj.
Supren
Reiri al
Gazetaro
|
|