|
Lingvofest'
Esperanto kvina lingvo
(Heroldo, la 5an de novembro,
1995)
Dennis Keefe, juna
usona esperantisto, diplomito pri lingvistiko, docento en la
Universatato de Tours (Francio) kaj ĉe la loka Komerca Altlernejo;
iniciatis kaj organizis en Tours unutagan Festivalon de Lingvoj (Lingvofest')
sub la aŭspicio de "Touraine sans frontières" (Touraine sen limoj)
Por trejni neprofesiajn
lingvoinstruantojn; li verkis 16-paĝan lernolibron en kiu li uzis
Esperanton kiel instruilon; tiel ĉiu el la kursgvidantoj - de la ĉina;
albana; svahila; germana kaj 41 aliaj lingvoj - spertis Esperanton rekte
dum la preparado de la 'ekspresa' kurso.
El la ok personoj; kiuj
helpis Dennis, sep apartenis al la loka Esperanto-grupo.
Oni kalkulis; ke la
festivalon vizitis pli ol 2500 personoj, kaj pli ol 800 enskribiĝis en
45 diverslingvajn kursojn: Esperanto, kun 45 lernantoj; lokiĝis inter
la kvin plej ofte vizitatj (post la angla, araba, ĉina kaj itala).
Ĉar la planoj de
Dennis Keefe estas etendi la Lingvofest' al aliaj urboj kaj landoj kaj
plilongigi la daŭron de la aranĝo de unu ĝis du tagoj kaj poste eĉ ĝis unu semajno - certe en venonta numero oni legos pli detale pri liaj
sprtoj kaj planoj.
Supren
Reiri al
Gazetaro
|